1. |
La espero
02:12
|
|||
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.
|
||||
2. |
Edelvejs'
02:02
|
|||
Edelvejs', edelvejs', min salutas matene;
blanka hel', pura bel', min rigardas amplene.
Frosta neĝer', gemo de mister', donas vi esperon,
edelvejs', edelvejs', benu mian hejmteron.
|
||||
3. |
Ave Maria
01:45
|
|||
4. |
Kiu velas sur mar'
01:25
|
|||
Kiu velas sur mar' sen vent'?
kiu krozas sen rudro?
kiu povas sen plorosent',
disiĝi de l' amiko?
Mi ja velas sur mar' sen vent'.
Mi ja krozas sen rudro.
Sed ne povas sen plorosent',
disiĝi de l' amiko.
|
||||
5. |
Zorongo
02:17
|
|||
Estas horoj dudekkvar
la konsisto de la tago
se ĝi daŭros dudek kvin
plian horon mi vin amos.
La manoj de mia amo
mantelon por vi nun brodas
kun la pelerino akva
kaj bordero levkoja.
Luno estas eta puto
floroj tute ne valoras
ja valoras viaj brakoj
brakumante min dum noktas.
Vi kiel fianĉo rajdis
ĉe l' blankaj printempoj foraj
hufoj de l' ĉevalo estis
kvar plorĝemoj arĝentsonaj.
|
||||
6. |
Malfermu belulino
02:15
|
|||
Malfermu belulino, baldaŭas matenruĝ'
Al vi mi ne malfermos ho bela amat'
Preĝadas mia patro li aŭdos nin
Estingu la kandelon, tuj dormos li
Brodadas la patrino, ŝi aŭdos nin
Ekkaŝu la brodilon, tuj dormos ŝi
|
||||
7. |
La bosko fraksena
02:03
|
|||
La bosko fraksena tre klare parolas
Per vortoj blovataj de l’ vento el ĝi;
Dum sur ĝiaj branĉoj sunlumo briletas
Vizaĝoj amataj rigardas al mi.
En revo malnovaj amikoj aperas,
Vekiĝas memoroj pri ĝojo kaj plor'.
Kun flustro mallaŭta folioj susuras
Ĉe la bosko fraksena, la hejmo de l'kor'.
Ne plu mi ridadas, la paŝoj peziĝas,
Ariojn malnovajn aŭdadas orel',
Pri tagoj de ĝojo mi nun enpensiĝas,
Amikoj revenas al ter' el ĉiel’.
En ĉiu angulo vidiĝas najbaro,
La karaj vizaĝoj ne plu estas for:
Rigardas min ame malnovamikaro
El bosko fraksena, la hejmo de l'kor'.
|
||||
8. |
Mi ne povas diri
02:03
|
|||
La, la, la, mi ne povas diri
La, la, la, sed aŭskultu jen.
Estas vir' en nia urbo, li ĵaluzas pri l' edzin'
Ne malprave li ĵaluzas, ŝi senhonte kokras lin.
Ne malprave li ĵaluzas, ŝi senhonte kokras lin.
Malgraŭ lia dorlotado, flirtas ŝi laŭ korinklin'.
Li pendumis sin je l’ kolo hontigite pro l’ afer’
ŝi malica lin plu hantas en la hejm’ de Lucifer’.
La moralinstruo klaras: tro rapida geedziĝ’,
tion vi pripensu bone, porĉiama kateniĝ’.
|
||||
9. |
Bourrée
01:22
|
|||
10. |
La Plenumo
02:32
|
|||
En ĉiu lando, ĉiu ŝtato, dediĉite kaj defie,
troviĝas la konantoj de l' komunikilo homa;
ni avangardas mondon, kie la homaro ĉie
parolos senkatene en komuno idioma.
La majstra revo estis prava, disvolviĝis la realo;
Ne vana estis fid' de l' pioniroj kaj martiroj,
ĉar ni hodiaŭ amikiĝas unulingve en egalo,
kaj spertas jubilante plenumiĝon de l' aspiroj.
Nacioj de la mond', atentu! Paca kunlaboro eblas,
sen ombroj de suspekto, nekompren' kaj vortobstaklo:
En mateniĝo de la mondo, nia arda flam' ne feblas,
sed lumas jam konstante kiel signo de l' miraklo!
|
Kvaropo Sinkopo Madrid, Spain
Kvaropo Sinkopo estas kvar-homa voĉ-ensemblo kiu kantas en esperanto. Ĝi konsistas
el:
Laura Carballo (soprano)
Paloma Gil (aldo)
Manuel Pancorbo (tenoro)
Pedro Vilaroig (baso).
... more
Streaming and Download help
If you like Kvaropo Sinkopo, you may also like: