We’ve updated our Terms of Use to reflect our new entity name and address. You can review the changes here.
We’ve updated our Terms of Use. You can review the changes here.

Bonvenon al la kongres'

by Kvaropo Sinkopo

/
  • Streaming + Download

    Includes high-quality download in MP3, FLAC and more. Paying supporters also get unlimited streaming via the free Bandcamp app.
    Purchasable with gift card

      name your price

     

1.
La espero 02:12
En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko. Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion: al la mond' eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l' espero kolektiĝas pacaj batalantoj, kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj; sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj. Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos.
2.
Edelvejs' 02:02
Edelvejs', edelvejs', min salutas matene; blanka hel', pura bel', min rigardas amplene. Frosta neĝer', gemo de mister', donas vi esperon, edelvejs', edelvejs', benu mian hejmteron.
3.
Ave Maria 01:45
4.
Kiu velas sur mar' sen vent'? kiu krozas sen rudro? kiu povas sen plorosent', disiĝi de l' amiko? Mi ja velas sur mar' sen vent'. Mi ja krozas sen rudro. Sed ne povas sen plorosent', disiĝi de l' amiko.
5.
Zorongo 02:17
Estas horoj dudekkvar la konsisto de la tago se ĝi daŭros dudek kvin plian horon mi vin amos. La manoj de mia amo mantelon por vi nun brodas kun la pelerino akva kaj bordero levkoja. Luno estas eta puto floroj tute ne valoras ja valoras viaj brakoj brakumante min dum noktas. Vi kiel fianĉo rajdis ĉe l' blankaj printempoj foraj hufoj de l' ĉevalo estis kvar plorĝemoj arĝentsonaj.
6.
Malfermu belulino, baldaŭas matenruĝ' Al vi mi ne malfermos ho bela amat' Preĝadas mia patro li aŭdos nin Estingu la kandelon, tuj dormos li Brodadas la patrino, ŝi aŭdos nin Ekkaŝu la brodilon, tuj dormos ŝi
7.
La bosko fraksena tre klare parolas Per vortoj blovataj de l’ vento el ĝi; Dum sur ĝiaj branĉoj sunlumo briletas Vizaĝoj amataj rigardas al mi. En revo malnovaj amikoj aperas, Vekiĝas memoroj pri ĝojo kaj plor'. Kun flustro mallaŭta folioj susuras Ĉe la bosko fraksena, la hejmo de l'kor'. Ne plu mi ridadas, la paŝoj peziĝas, Ariojn malnovajn aŭdadas orel', Pri tagoj de ĝojo mi nun enpensiĝas, Amikoj revenas al ter' el ĉiel’. En ĉiu angulo vidiĝas najbaro, La karaj vizaĝoj ne plu estas for: Rigardas min ame malnovamikaro El bosko fraksena, la hejmo de l'kor'.
8.
La, la, la, mi ne povas diri La, la, la, sed aŭskultu jen. Estas vir' en nia urbo, li ĵaluzas pri l' edzin' Ne malprave li ĵaluzas, ŝi senhonte kokras lin. Ne malprave li ĵaluzas, ŝi senhonte kokras lin. Malgraŭ lia dorlotado, flirtas ŝi laŭ korinklin'. Li pendumis sin je l’ kolo hontigite pro l’ afer’ ŝi malica lin plu hantas en la hejm’ de Lucifer’. La moralinstruo klaras: tro rapida geedziĝ’, tion vi pripensu bone, porĉiama kateniĝ’.
9.
Bourrée 01:22
10.
La Plenumo 02:32
En ĉiu lando, ĉiu ŝtato, dediĉite kaj defie, troviĝas la konantoj de l' komunikilo homa; ni avangardas mondon, kie la homaro ĉie parolos senkatene en komuno idioma. La majstra revo estis prava, disvolviĝis la realo; Ne vana estis fid' de l' pioniroj kaj martiroj, ĉar ni hodiaŭ amikiĝas unulingve en egalo, kaj spertas jubilante plenumiĝon de l' aspiroj. Nacioj de la mond', atentu! Paca kunlaboro eblas, sen ombroj de suspekto, nekompren' kaj vortobstaklo: En mateniĝo de la mondo, nia arda flam' ne feblas, sed lumas jam konstante kiel signo de l' miraklo!

about

Registrita dumkoncerte en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto en Almagro (Hispanujo), la 28an de aprilo de 2012

Recorded live at Almagro, Spain, in the 71th Spanish Esperanto-Congress on April 28th, 2012

credits

released April 28, 2012

Foto / Cover / Portada
Pedro Hernández Úbeda
www.ipernity.com/home/pedroesperanto

license

tags

about

Kvaropo Sinkopo Madrid, Spain

Kvaropo Sinkopo estas kvar-homa voĉ-ensemblo kiu kantas en esperanto. Ĝi konsistas el:

Laura Carballo (soprano)
Paloma Gil (aldo)
Manuel Pancorbo (tenoro)
Pedro Vilaroig (baso).
... more

contact / help

Contact Kvaropo Sinkopo

Streaming and
Download help

Report this album or account

If you like Kvaropo Sinkopo, you may also like: