We’ve updated our Terms of Use to reflect our new entity name and address. You can review the changes here.
We’ve updated our Terms of Use. You can review the changes here.

La bosko fraksena

from Bonvenon al la kongres' by Kvaropo Sinkopo

/
  • Streaming + Download

    Includes high-quality download in MP3, FLAC and more. Paying supporters also get unlimited streaming via the free Bandcamp app.
    Purchasable with gift card

      name your price

     

about

Populara kimra kanto. Originala titolo "Lwyn Onn" (angle "The Ash Grove")

lyrics

La bosko fraksena tre klare parolas
Per vortoj blovataj de l’ vento el ĝi;
Dum sur ĝiaj branĉoj sunlumo briletas
Vizaĝoj amataj rigardas al mi.
En revo malnovaj amikoj aperas,
Vekiĝas memoroj pri ĝojo kaj plor'.
Kun flustro mallaŭta folioj susuras
Ĉe la bosko fraksena, la hejmo de l'kor'.

Ne plu mi ridadas, la paŝoj peziĝas,
Ariojn malnovajn aŭdadas orel',
Pri tagoj de ĝojo mi nun enpensiĝas,
Amikoj revenas al ter' el ĉiel’.
En ĉiu angulo vidiĝas najbaro,
La karaj vizaĝoj ne plu estas for:
Rigardas min ame malnovamikaro
El bosko fraksena, la hejmo de l'kor'.

credits

from Bonvenon al la kongres', released April 28, 2012
Traduko de William Harvey

license

tags

about

Kvaropo Sinkopo Madrid, Spain

Kvaropo Sinkopo estas kvar-homa voĉ-ensemblo kiu kantas en esperanto. Ĝi konsistas el:

Laura Carballo (soprano)
Paloma Gil (aldo)
Manuel Pancorbo (tenoro)
Pedro Vilaroig (baso).
... more

contact / help

Contact Kvaropo Sinkopo

Streaming and
Download help

Report this track or account

If you like Kvaropo Sinkopo, you may also like: